Sinprezento

Bonvenon al la Esperanta eldono de DBpedia, la unua plene aŭtomatigita eldono de la servo DBpedia.

DBpedia estas homamasa, komunuma klopodo por eltiri strukturitajn informojn el Vikipedio kaj disponigi ilin rete. DBpedia ebligas al vi pridemandi Vikipedion per kompleksaj informpetoj, kaj ligi la diversajn datumbazojn en la reto al la vikipediaj datumoj.

Nuntempe, la anglalingva eldono de DBpedia estas la nabo de Linked Open Data Cloud, kaj ĝi rolas kiel grava ligilo al pluraj datumbazoj. La eldono de DBpedia, kiun vi nun foliumas, estas la unua eksperimento enkonduki Esperanton en Linked Open Data.

La unua aŭtomata DBpedia

La anglalingva eldono de la sciarbazo de Vikipedio priskribas 4.58 milionojn da konceptoj, el kiuj 4.22 milionoj estas klasitaj laŭ kohera kategorisistemo, inkluzive de 1 445 000 homoj, 735 000 lokoj (inkluzive de 478 000 loĝataj lokoj), 411 000 artaĵoj (inkluzive de 123 000 muzikalbumoj, 87 000 filmoj kaj 19 000 videoludoj), 241 000 organizaĵoj (inkluzive de 58 000 firmaoj kaj 49 000 edukaj institucioj), 251 000 vivspecoj kaj 6 000 malsanoj.

Por akiri tiun ĉi celon, DBpedia utiligas aron da respondomapoj inter la informkestoj de Vikipedio kaj sia sciarbazo. Pli detale, la nomoj de informkestoj mapiĝas kiel klasoj, kaj la parametroj de la informkestoj mapiĝas kiel ecoj. Ĉiu ajn rajtas kontribui al la evoluo de DBpedia aldonante novajn mapojn en la Mappings Wiki. Ilo estigita de la komunumo de DBpedia, nomata DBpedia Extraction Framework, utiligas la tie difinitajn mapojn por koherigi informojn eltiritajn de Vikipedio antaŭ ole stigi strukturitajn informojn en RDF.

En la projekto de la Esperanta DBpedia, ni plenigis la Mappings Wiki per plene aŭtomata aliro, kiel priskribite ĉi tie.

Kial Esperanto?

Esperanto estas planlingvo, kun pli-malpli du milionoj da parolantoj tutmonde. La Esperantlingva Vikipedio – kun siaj pli ol 200 mil artikoloj – estas unu el la plej grandaj Vikipedioj, por kiuj daŭre ne ekzistas responda eldono de DBpedia. Ĝi havas loknombron 34 en la listo de Vikipedioj laŭ artikolkvanto, kaj ĝin daŭre ĝisdatigas komunumo da preskaŭ 100 mil uzantoj.

Statistikoj

Artikolkvanto en Vikipedio 202236
Mapoj kreitaj aŭtomate por klasoj 96
Mapoj kreitaj aŭtomate por ecoj 345
Artikoloj klasigitaj laŭ la mapoj 83320
Kromaj klasigitaj artikoloj 52128
Klasigitaj artikoloj entute 135448
Eltiritaj ecoj 330798