PropertyValue
dbpedia-owl:wikiPageID
  • 19565 (xsd:integer)
dbpedia-owl:wikiPageLength
  • 36593 (xsd:integer)
dbpedia-owl:wikiPageOutDegree
  • 65 (xsd:integer)
dbpedia-owl:wikiPageRevisionID
  • 5213103 (xsd:integer)
dbpedia-owl:wikiPageWikiLink
prop-eo:evento
  • Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron.
prop-eo:ordigo
  • Esperanto-movado en Germanio
prop-eo:teksto
  • --05-20
  • Ankaŭ GEA ne pereis pro la milito, kaj la ĉefan meriton havas en tio d-ro Steche, kiu provizore anstataŭis la prez. Reinking, kiu militservis. Du kunvenoj pruvis la forton de GEA: dec. 1916 en Dresden kaj apr. 1918 en Leipzig. Specialan apogon donis la Rejna Vestfalia E-Ligo, , kiun prezidis Fr. Pillath, Essen.
  • Instituto La unua gvidanto de la Saksa E-Instituto estis d-ro Albert Schramm. Laŭ dekreto de l'tiama reĝa saksa ministerio por internaj aferoj , la Instituto estis metata sub la aŭtoritaton de ĉi tiu ministerio, sekve ĝi fariĝis oficiala institucio dum la unuaj jaroj la Instituto direktis sian agadon speciale al la diskonigo de E, instruante kaj helpante laŭ povo ĉi-tiurilate. Jam en 1909 d-ro Schramm aranĝis oficialajn ekzamenojn ĉe la In-stituto, kies kroma agado koncernis la tradukon de prospektoj kaj kores-pondaĵoj de firmoj, foiroj ktp. Schramm entreprenis multajn prop. vo-jaĝon, verkis artikolojn por ĵurnaloj kaj, fakaj gazetoj kaj per tio tre multe atribuis al la bonfamo de l' Instituto kaj la disvastigo de la E-movado. Ĝis 1913 la Instituto loĝis en Dresden, de ĉi tiu jaro en Leipzig. De 1914 la gvidanto de la Instituto fariĝis prof. d-ro Johannes Dietterle. Kiam la milito eksplodis, la laboroj estis daŭrigataj de la Leipzig-a Ligo de E-aj grupoj, ĉar Dietterle kaj ankaŭ la ĝistiama sekr, instr. Hahn soldatiĝis. En komenco de 1916 Dietterle estis oficiale instalata kiel direktoro, kiu prenis sur sin ankaŭ la administradon de la ŝtata saksa E-biblioteko kun ĉ. 1200 volumoj. Unu el la plej gravaj taskoj de la Instituto fariĝis la zorgo pri fidinda statistika materialo el la E-movado ne nur en Germanio, sed ankaŭ en la tuta mondo: sekve la Instituto akiris int. gravecon. Konsekvenco de tia agado montriĝis per tio, ke la ministerio por internaj aferoj de la respubliko konsentis, nomi la Instituton E-Instituto por la Germana Respubliko, aprobis ĝian regularon kaj metis la Instituton sub la zorgon de la sekcio III en la ministerio per dekreto de l' 4-a de aprilo 1923, III 2741. La Instituto fariĝis ankaŭ modelo por la fondo de simplaj institufoj en eksterlando. GEA rezignis jam en 1922 pri la aranĝo de ekzamenoj, por ke la instituto povu starigi unuecan siste-mon por ekzamenoj. Ampleksan laboron plenumis la instituto sub la gvido de Dietterle kune kun siaj ekzamen-komisionoj, dislokitaj en G. dum 1927- 32. Ne malpli ol 435 ekzamenoj estas faritaj dum tiuj jaroj kun sukceso inter ili la simpla "ekzameno pri kapableco" estas plej multe reprezentata ; ĝi donas laŭ la ekzameno-regu-laro "ateston pri la kapableco, E-e es-primi siajn pensojn en simplaj parolado kaj korespondado." La iom malpli facila "ekzameno por kursgvidantoj" estas farita de 77 personoj, la "ekzameno pri scienca pedagogia kapableco" por personoj, kiuj intencas instrui E-n en lernejoj, de 102 personoj, la "ekzameno pri scienca kapableco por personoj, kiuj deziras havi "ateston, ke ili fundamente estas pritraktintaj E-n kaj la E-movadon de sur scienca bazo, kaj ke ili scipovas diskuti sciencajn demandojn en E" de 5 personoj. 1 okt. 1932 d-ro Friedrich Schreiber anstataŭis d-ron Dietterle kaj gvidis la Instituton ĝis la 31-a de marto 1933; de tiu dato d-ro Albert Steche plenumas la gvidlaboron. La sekr. de la Instituto de 1918 estas f-ino E. Wunderlich, kiu partoprenas en ĉiuj institutaj laboroj. A. BEHRENDT. Laborista movado La unuaj lab. grupoj fondiĝis en 1908-10 en Breslau, Chemnitz, Hamburg, Mün-chen, Nürnherg k. a. lokoj. En 1911 jam ekzistis kelkaj dekoj da grupoj kaj parto el ili kuniĝis tiujare en Germana Lab. E-ista Asocio . La fondon de GLEA antaŭiris okazintaĵoj, en kiuj iu L. Schlaf, komercisto el Dresden, ludis iom strangan rolon. Nomita S. faris multan propagandon en lab. rondoj, organizis prop. kunvenojn, starigis kursojn kaj fondis grupojn. Li eldonis en 19l0 monatan gazeton "Der Arbeiter-E-ist" , kiel organon de iu Germana Laboristara E-ista Ligo. Ĉi tiu "Ligo" estis kreaĵo de S., li mem estis la prez.; la grupoj neniel partoprenis en ĝia starigo kaj ne havis influon sur ĝia konsisto kaj agado. Pri tio pluraj grupoj ne estis kontentaj; ili faris proponojn por kaj pri okazonta kongreso, sed S. aŭtokrate ne publikigis ilin, prokrastis la kongreson kaj eksigis la Hamburgan grupon, kiam ĉi tiu sendis siajn proponojn, kun kritiko pri la ag-ado de la prez. rekte al la ceteraj grupoj. Laŭ peto de kelkaj gravaj grupoj la Hamburga preparis kongreson, kiu okazis je Pasko 1911 en Leipzig kaj kie oficiale fondiĝis GLEA. Oni esploris la agadon de S, konstatis, ke li ne agis honeste kaj forigis lin el la kongreso. Entute ĉeestis 45 grupoj, el kiuj 25 kun 600 membroj aliĝis al la asocio. Kiel prez. oni elektis F. Zuckarolli, al kiu oni ankaŭ komisiis la redaktadon de la aperigota asocia organo "Antaŭen". La starigon de GLEA sekvis regu-la kreskado de la movado. En la fino de 1911 la asocio jam nombris pli ol 700 membrojn, en 1913 ĝi havis 70 grupojn kun 1400 membroj. Ĝi eldonis prop. broŝuron germanlingvan "La germana laboristo kaj la mondhelplingvo E" de P. Werner kaj Adre-sareton. Krom Zuckarolli ankaŭ F. Hegewald, G. Stein, A Schiemeck kaj A. Mehlhorn servis kiel estraranoj. En 1913 okazis en Frankfurt la dua kon-greso de GLEA, kiun partoprenis ankaŭ kelkaj alilandaj delegitoj por ĉe-esti la priparolojn pri la temo Int. Organizo. La GLEA-estraro projektis detalan statuton, laŭ kiu la fondota Internacio konsistu el landaj asocioj, estu religie kaj politike neŭtrala kaj celu ĉefe subteni la propagandon. Ne funkciinte dum la mondmilito, GLEA reekvivis en 1919 kaj reaperigis sian gazeton Antaŭen. En 1920 ĉi tiu alinomiĝis "Deutscher Arbeiter E--ista" Redaktoro: P. Rauschenbach, aliaj funkciuloj: Hegwald, A. Müller, Schiemeck kaj Mehlhorn. La 3-a kongreso okazis en majo 1920 en Hannover. Reprez-entitaj estis 18 grupoj. Oni ĉefe pritraktis internajn aferojn. La punkton "Int. Aferoj" oni ne priparolis pro fo-resto de alilandaj delegitoj. Estis stari-gata Int. Informejo, gvidata de K. Schmidt, kiu celis helpi "ĉiujn demandantojn pri laborkondiĉoj kaj ĉiuj aliaj lab. aferoj". De tiam GLEA denove firmapaŝe antaŭeniris. En majo 1922 ĝi havis 85 grupojn kun ĉ. 2000 mem-broj. Propra lernolibro verkita de F. Hegewald aperis en tria eldono. Ok di-versaj flugfolioj estis eldonitaj. Akci-oj de la "Dua monpruntado 1920-24" estis jam en 1922 parte repagataj. Sespaĝa, grandformata aperis ĝia gaz-eto. En la 4-a kongreso en Düsseldorf en 1922 estis proponate - sub influo de la tendenco al pli da per-E-a laboro - la malfondo de GLEA. Ĉi tiu propono estis malakceptata. La kongreso esprimis la opinion, ke SAT estas la subteninda mondorganizo de la lab. E-istaro. Oni decidis liveri al la membroj la SAT-organon "Sennacieca Revuo" kun germanlingva aldo-no. Hegewald, prez. kaj Rauschen-bach, red. estis anstataŭataj de W. Keller kaj A. Sproeck. Adm. iĝis J. Münch, kiu ankaŭ prizorgis la Librej-an Fakon. Oni ŝanĝis la nomon de la asocio je Lab. E-Asocio por la germanlingvaj regionoj. La decidon pri livero de SR oni devis baldaŭ repreni pro monmanko. AE daŭris aperi, sed en malpliigita amplekso. De sept. 1924 ĝis la fmo de 1925 AE servis kiel oficiala publikigilo de la Aŭstria Lab. Ligo E-ista. La red. de AE, A. Sproeck, ne estis favora al SAT kaj lia vidpunkto kompreneble iel influis lian redaktagadon. Ĉi tio okazigis en 1927 konflikton inter la tiama estraro, konsistanta el H. Hempel, O. Bässler, k. a. kaj la red. Temis i. a. pri artikolo ataka al la komunista movado, kiun la redaktoro volis enpresigi kon-traŭ la deziro de la estraro kaj pri al-dono de la SAT-gazeto "La Lernanto" al AE kun samtempa malampleksigo de la lastnomita gazeto. Kaŭze de ĉi tio okazis Paskon 1927 eksterordinara kongreso, kiu aprobis la agadon de la estraro kaj elektis kiel redaktoron de AE K Peubler. Oni devas konstati, ke LEA kvamkam ĝi regule funkciis dum 1923-27, ne multe progresis. En 1923 la membronombro estis ĉ. 3200, en 1924 ĉ. 2900, en 1927 ĉ. 2900. Kaj tamen okazis en tiuj jaroj kursoj kun entute kelkaj miloj da partoprenantoj La Libreja Fako, starigita en 1922 kaj de 1924 prizorgata de la salajrata oficisto A. Birke, eldonis krom diversaj propagandiloj lernolibron de F. C. Richter kaj en 1925 unu lernolibron gramatik-metodan de K. Deubler kaj unu rektmetodan de L. Puff. En 1927 ĉi tiu Fako gajnis pli ol 5000 markojn. Jam en 1922 LEA starigis Gazetar-Servon, kiun gvidis tiam B. Viktorin. Ŝajne ĝi ne prosperis, ĉar en 1924 oni oficialigis la Proletan E-Servon de la grupo Leipzig. Ĝin gvidis sinsekve E. Lammerhirt, O. Bässler, W Kampfrad. En l928 ĝi aperigis pli ol 800 por kaj pli ol 300 per-E-ajn artikolojn en la lab. gazetaro. En 1929 ĉi tiuj nombroj estis 1300 kaj 380. Estas menciinda provo praktike utiligi E-n por lab. celoj per aperigo de granda duomnonata, germanlingva gazeto "Spegulo de la Popoloj", eldonita de la Leipzigaj lab. E-istoj. La gazeto raportis pri lab. vivo, laborkon-diĉoj, politika kaj ekonomia situacio en ĉiuj landoj. La tuta materialo konsitis el leteroj de E-aj korespondant-oj, artikoloj el SAT-gazetoj ktp. Aperis 16 numeroj. Laŭ la raportoj en la kongreso en Nürnberg 1928 LEA havis tiujare 163 grupojn kun 3116 membroj. Du jar-ojn poste la membraro nombris 3600. Okazis la 8-a kongreso en Essen. Ĝia plej grava decido estis, ke LEA aliĝu al IFA, komunistema grupiĝo de kulturorganizoj. Per ĉi tio LEA forlasis sian supertendencan starpunkton kaj la sekvo de tio estis, ke multaj nekomunistemaj LEA-anoj eksiĝis el la asocio. De tiam LEA pli agadis laŭ komunista starpunkto, agitis por kontakto kun Sovetio, aliĝis al IPE kaj propagandis por ĝi, ktp. Ĝi vigle kaj sukcese laboris ĝis kiam en 1933 la stariĝo de la nacisocialista reĝimo finis ĝian ekziston. Parto de la eksiĝintaj anoj starigis en 1930 la Socialista E-asocion , kiu pretendis daŭrigi la tradicion de LEA, akceptante kiel membrojn ĉiu-tendencajn lab. E-istojn. En 1933 ĝi havis ĉ. 1500 membrojn. Kiel ĝia oficiala organo servis "La Socialisto" de ALLE . Ĝi eldonis, "La Lab. E-ismo", de Lanti en la germana lingvo, kantaron, lernolibron kaj infan-gazeton "Amikecon!" Estraranoj estis i. a A. Sproeck kaj L. Puff. Ankaŭ ĉi tiu asocio estis malpermesata de la nova reĝimo. Kelkaj ankoraŭ nemenciitaj aktivuloj: P Bennewitz, A. Bolle, J. Burger, E. Bitzer, F. Deiters, A. von der Heid, K. Hubricht, P. Kockeritz, H. Nonnenmann, H. Remers, J. Roth, H. Theo-bald, A. Schwenk, L. Speth, Vildeb-rand, G. Volkert, A. Wendt.
  • Fine de 1919 GEA estis parte rekonstruita, havinte 49 grupojn kaj entute iom pli ol 1000 membrojn. Kunveno en Eisenach elektis kiel prez. d-ron Steche, d-ro Arnhold fariĝis afergvidanto kaj trezoristo, von Frenekell prez. de l'konsilantaro. La 10-a kongreso de GEA en Essen kompletigis la estraron: d-ro Vogt, Stuttgart, fariĝis vicprez. La membraro ampleksis 127 grupojn kaj entute 2300 membrojn. Ĉi tiu kongreso speciale distingiĝis per parolaĵo de d-ro Steche, multe priparolita de la ĵurnalaro: "E-nacia postulo." Rajte d-ro Steche povis deklari en sia saluto por la nova jaro 1922, ke "GEA finis la epokon de rekonstruiĝo." Kunvenoj de distriktaj ligoj, apartenantaj al GEA, estis pruvintaj, ke GEA ree fortiĝis. Sed venis la inflacio en 1923 kaj ŝajnis, ke ĉi tiu mizero mortigos la E-movadon en G. Denove la gvidanto d-ro Steche kun helpantoj saĝe kaj prudente sciis venki la danĝeron kaj bonkonscie kapablis promesi novan rekonstruon okaze de la kunveno en Nürnberg, interne de la 15-a UK 1923. La esperon pri nova fortiĝo pravigis la sinteno de grandaj E-eldonejoj. Hirt und Sohn, Leipzig; Ellersiek kaj Borel, Berlin; Jung, Horrem apud Köln, kiuj ne perdis kuraĝon kaj fidon. En ĉiuj mizeroj de GEA estis kaj restis ĝia forta helpo kaj apogilo la asocia gazeto Germana E-isto, kies eldonanta firmo ofte ŝangiĝis: Möller und Borel; Ader und Borel, Dresden, Ellerslek und Borel; R. Mosse, kaj fine Fr. Ellersiek. La plej grandan meriton havas la nuna eldonanto, Ellersiek, kiu savis la gazeton spite al ĉiu inflacia danĝero. La plifortiĝon de la ĝenerala movado kaj sekve ankaŭ de tiu en G. multe helpis E Triumfonta , eld. de Teo Jung komence en Horrem, poste en Köln, ekde 1919 kiel semajna gazeto . HDE vivas nun sian 15-an, sed Germana E-isto jam sian 31-an jaron, ĝi estas la dua E-ista gazeto laŭaĝe. Kelkaj indikoj atestas la forton de la E-movado en G. En fino de 1923 GEA havis 184 lokajn grupojn, 12 distriktajn ligojn aŭ unuiĝojn. Ekzistis laborkomuno en Baden, ligo en Saarteritorio, ligo en Danzig, Laborista E-Asocio kun aparta gazeto; fakunuiĝoj de instruistoj, komercistoj, fervojaj oficistoj, policistoj k. a., Germana Scienca E-Societo, Unuiĝo de Junuloj, Katolika E-Ligo, Kristana E-Ligo. Okazis en 1923 la 15-a UK kaj int. katolika E-kongreso, ambaŭ en Nürnberg, krome kongreso de SAT en Cassel. La E-Instituto por la Germana Respubliko havis 26 ekzamenkomisionojn, konfirmitajn de la registaro. Speciale menciinda estas la fakto, ke laŭ la statistiko dum 1922 en 126 lernejoj 172 instruistoj instruis E-n al pli ol 7000 lernejanoj. "Komerca Revuo" eld. de KEU, Dresden, klopodis sukcese servigi E-n por komercaj celoj. Vigla laboro ĉiea vekis novan esperon. Tamen la sekvintaj kongresoj devis precipe organizi, rekonstrui: 1924 en Plauen, 1925 Magdeburg. La oficejo de GEA translokita en 1924 al Nürnberg , reiris fine de 1925 al Berlin . En Magdeburg oni elektis novan estraron: d-ro Kliemke prez-d-ro Vogt, Stuttgart, unua, L. Guhe, Berlin, dua vicprez., d-ro Eberler Berlin, trezoristo, Al. Schwarz, Berlin, afergvidanto. En la Berlin-a oficejo eklaboris kiel sekretario Georg Habellok. La malferma kunsido de la kongre-so en Magdeburg estis disaŭdigata per radio. Je la unua fojo radio kaj E solene kuniĝis. En siaj salutvortoj Behrendt, Berlin, profetis la estiĝon de kvazaŭ universala universitato per helpo de la du faktoroj: E kaj radio. Ankaŭ por la Magdeburga kongreso aperis la 5-a volumo de "Das E ein Kulturfaktor", prilaborita de studkonsilisto d-ro Trogel, Auer-bach. La 6-a volumo aperis en 1926 de studprof. Schmalzl, Weiden, la 7-a en 1927 de instr. Dahmen, Horrem, la 8-a en 1928 de Al. Schwartz, kiu en-havis ankaŭ festparolaĵon de d-ro Tro-gel "Individuo - Nacio - Homaro". En 1925 oni disdonis je la unua fojo la ĵus fonditan honoran in-signon de GEA al du pioniroj, no-me al d-ro Steche kaj d-ro Arnhold. En la sekvantaj jaroj la insigno estis donata al jenaj same honorindaj per-sonoj: Jean Borel, San Remo, prof. Christanell, Stuttgart, d-ro Mobusz, Lübeck , Marie Hankel, Dres-den, prof. d-ro Schmidt, Potsdam, eklezia konsilisto Becker, Breslau ; prof. d-ro Dietterle, Leipzig ; von Frenckell, Dresden, Hahn, Gohlis ; d-ro Vogt, Stuttgart, Kathe Jahns, Braunschweig, Felix Epstein, Bünemann, Hamburg . La 15-a germana kongreso okazis en München 1926. La kunvenintoj po-vis konstati, ke nun GEA denove sta-ras sur fortika bazo; helpis la multaj kursoj dissenditaj tiutempe pere de ra-dio. La 16-a okazis en Köln 1927, la 17-a en Potsdam 1928, kiam rimark-iĝis la parolaĵo de d-ro Vogt "Organizo kaj propagando en E-ujo", kiu montris la necesecon de unueca E-movado. La 18-a kongreso estis aranĝita en Frankfurt a. M. 1929, kiam oni elektis ankaŭ novan estraron. Prez. fariĝis Behrendt, Berlin, d-ro Vogt unua, kaj instr. Markau dua vicprez., trezoristo restis d-ro Eberler, afergvidanto A. Schwarz, kiun en fino de 1929 anstataŭis la ĝistiama GEA-sekr. Georg Habellok, kiu nun prenis sur sin du-oblan laboron. La E-movado mem en Germanio jam havis tian amplekson, ke ne plu estis eble, registri ĉiujn kursojn, parolaĵojn por varbado, ekspoziciojn, kunvenojn, ĉiu-specajn aranĝojn Laborista E-Asocio havis fine de 1927 ĉ. 3000 membrojn en 120 grupoj. GEA prezentis 135 grupojn; krome konataj estis ĉ. 100 grupoj ne organizitaj; E-unuiĝo de germanaj instruistoj havis 300, E-ligo por blinduloj 116 membrojn. Ekzistis aliaj unuiĝoj, kiuj ne apartenis al GEA kiu jam nelonge ne plu estis la sola kuniĝo de E-istoj sur germanlingva teritorio. Moko kaj rido pri E estis maloftaj, kvankam kontraŭdiroj ne tute silentis. Post la 19-a germana E-kongreso en Dresden 1930, la 20-a en Hamburg 1931 fariĝis la unua jubilea kongreso de la germana E-istaro: GEA nun vivis 25 jarojn. En fino de 1930 GEA havis 123 grupojn kaj entute 2371 membrojn; samdate Laborista E-Asocio ampleksis 228 grupojn kun 3887 membroj. Jam por 1928 la statistiko, prilaborita de E-Instituto por la Germana Respubliko, konstatis en G. 441 grupojn kun 8490 membroj E jam fariĝis publika afero, ne plu vegetis en kluboj. Estas notinde, ke krom en Saksujo, en Berlin okazis E-kursoj por lerneja-noj: komence de la vintra duonjaro 1930-31 ĉ. 900 lernejanoj en 22 popollernejoj estis instruataj. Sed la ekonomia situacio pli kaj pli premis ankaŭ la anaron de GEA, kaj nemirige, ke la 21-a germana kongreso en Chemnitz 1932 ne montris tre grandnombran ĉeestantaron; tamen ĝi pasis kontentige spite al multaj malfacilaĵoj kaj distingiĝis per la festparolajo de d-ro Kraner, Dresden, pri "Ĝojo pri E". Jam en Hamburg 1932 la kongres programo enhavis specialan parolaĵon kun sekvanta diskuto, ambaŭ en E. En Chemnitz parolis d-ro Wicke, Chemnitz, pri "E kaj nacio", krome Hahn. Gohlis, pri "Praktika E-laboro en lernejo kaj grupo". Spite al la ekonomia mizero fine de 1932 GEA havis 125 grupojn kaj entute ĉ. 2370 membrojn, propran oficejon, gazeton; krome GEA eldonis specialajn informilojn por la ĵurnalaro. Samdate Laborista E-Asocio ampleksis 230 grupojn kun ĉ. 4000 membroj; ankaŭ ĝi eldonis sian propran gazeton. Ekzistis ankaŭ Socialista E-Asocio por la germanlingva teritorio kun ĉ. 1450 membroj kaj gazeto. Krome notindaj: E-Unuiĝo de germanaj instruistoj, Leipzig ; E-Unuigo de saksaj instruistoj, Gohlis apud Dresden ; Tutmonda Asocio de Geinstruistoj E-istaj, Leipzig, Germaria E-Unuiĝo de Blinduloj, Breslau ; Universala Unuiĝo de Blinduloj E-istaj, Köln-Ehrenfield ; Katolika E-Ligo Ludwigshafen. Por la fako E kaj radio sukcese laboris kaj laboradas Jungfer, Lüb-ben kaj helpantoj, tiel ke la plimulto de la germanaj sendstacioj estis E-emaj ĝis 1933. Fakaj ligoj de juristoj, scienculoj, fervojistoj, policanoj, komercistoj laboris por kaj per E, foiroj utiligis E-n pli kaj pli amplekse. Ministerioj rekomendis la studon de E. Unuvorte: la E-movado sur germanlingva teritorio kontentige statis kaj prosperis.
prop-eo:wikiPageUsesTemplate
dcterms:subject
rdfs:label
  • Esperanto-movado en Germanio
owl:sameAs
http://www.w3.org/ns/prov#wasDerivedFrom
foaf:isPrimaryTopicOf
is dbpedia-owl:wikiPageRedirects of
is dbpedia-owl:wikiPageWikiLink of
is foaf:primaryTopic of