PropertyValue
dbpedia-owl:wikiPageID
  • 42990 (xsd:integer)
dbpedia-owl:wikiPageLength
  • 1953 (xsd:integer)
dbpedia-owl:wikiPageOutDegree
  • 11 (xsd:integer)
dbpedia-owl:wikiPageRevisionID
  • 3373461 (xsd:integer)
dbpedia-owl:wikiPageWikiLink
prop-eo:evento
  • Citaĵo el Enciklopedio de Esperanto 1934
prop-eo:ordigo
  • Esperanto-movado en Francio Sciencoj
prop-eo:teksto
  • Movado en Francio inter la militoj Sciencoj. Antaŭ la milito, la scienca E-movado naskiĝis en Francujo kaj ankaŭ poste ĝi havis diversajn sukcesojn . En majo 1925 okazis en Paris Int. Konferenco por uzado de Esperanto en sciencoj puraj kaj aplikitaj, organizita de ISAE . Plej eminentaj scienculoj kaj teknikistoj patronis. Prez. Cotton. Ĝi studis la rimedojn por enkonduki E-n en la sciencajn kaj teknikajn rondojn; i. a. adoptis metodon por verki teknikajn vortarojn, kaj komisiis la ISAE por daŭrigi la laboron difinitan. En 1926 fondo de Bulteno de ISAE kaj de Teknikaj Vortaroj . En 1929 fondiĝis la Grupo de la Ekslernantoj de la "Ecole Centrale des Arts et Manufactures" . En 1931, la medecina gazeto "Le Phare Médical" malfermis enketon pri Esperanto , kiu vekis intereson en kuracistaj rondoj. De 1932, tiu gazeto resumas ĉiujn artikolojn en Esperanto . - En Meteorologio, ni citu s-anon generalon Delcambre, dir. de la Nacia Meteorologia Oficejo en Paris, kaj reprezentanto de la Ministro por Aviado ĉe SFPE. En 1932, ĉe la Internacia Kongreso de Elektristoj, Cotton kaj Mesny apogis Wüster por enkonduko de Esperanto en tiun medion. Poste, la oficiala bulteno de la "Societé Française des Electriciens" resumas ĉiujn artikolojn en Esperanto . En 1933, Cotton prezentis E-n en Madrid ĉe Komisiono por Sciencaj Terminoj komisiita de la lnternacia Instituto por Intelekta Kooperado.
prop-eo:wikiPageUsesTemplate
dcterms:subject
rdfs:label
  • Esperanto-movado/Francio3/Sciencoj
http://www.w3.org/ns/prov#wasDerivedFrom
foaf:isPrimaryTopicOf
is dbpedia-owl:wikiPageWikiLink of
is foaf:primaryTopic of